IJS 2017

Bonvenon al IJS 2017!

  • • •  

Gyenesdiás, Balatono, Hungario

La suno de IJS

La organiza teamo salutas vin en la retejo de IJS 2017

Ni elkore invitas vin partopreni la eventon - ekskursu kaj ripozu, drinku en vinkelo, ludu piedpilkon, dancu kaj kantu dum koncerto, noktumu longe kaj naĝu en la lago Balatono kun ni!

La IJS-ejo ĉi-jare troviĝos en eksterordinare bela ĉirkaŭaĵo. La vilaĝo nomiĝas Gyenesdiás kaj ĝi situas ĉe la nordokcidenta angulo de LA hungara lago Balatono. Ĝi proksimas al la urbo Keszthely [kesthej]: la “ĉefurbo de Balatono”. La vilaĝo estas ĉe la suda flanko de montaro, rekte ĉe la limo de regiona naturparko. Tio igas ĝin taŭga loko kaj por tiuj, kiuj ripozi, kaj por tiuj, kiuj sportumi ŝatus dum la aranĝo.

La lavurso de IJS
La aliĝilo de IJS

Ejo

La IJS-ejo troviĝas en la vilaĝo Gyenesdiás, ĝi estas 150 metrojn for de la stacidomo kaj nur 300 m-jn for de la plaĝo. Ĝi estas junulara gastejo kun 2, 3, 4, 6, 10 litaj ĉambroj kaj kun komunaj duŝejoj. En la konstruaĵo troviĝas pluraj komunaj ejoj, kie vi povos babili kun amikoj, ludi kaj amuziĝi. En la teretaĝo estas ankaŭ granda komuna ejo, kie ni havos mojosajn koncertojn kaj diskotekon. La granda korto certe ĝojigos la sportŝatantojn, tie ja eblos piedpilkludi, tablotenisludi aŭ kion ajn vi deziras. Se vi volos ripozi, vi povos havi iom da trankvilo en la teraso en la unua etaĝo.

La mapo de IJS

Programo

  • Koncertoj
  • Kokteloj
  • Diskoteko
  • Ludoj
  • Aktualaj diskutrondoj
  • Sportumado
  • Ekskursoj
  • Vingustumado
  • LAGO!!
La kalendaro de IJS

Teamo

La mojosaj organizantoj kiuj zorgas pri viaj bonaj travivaĵoj


Laci
Princo de la renkontiĝo

Saci
Princino de la tago

Stela
Reĝino de la nokto

Teó
Majstrino de la vespero

Zsófi
Ĉefino de la gastronomio

Bálint
Granda Aliĝilistro

Vera
Markizino de la IJS-ejo

Zsozsi
Gardistino de la Trezoro

Batist
Majstro de la {ret,trink}ejo

Dányi
Landgrafo de Balatono