Bonvenon al ijs.hu!

Venu al IJS 2010!
»informoj, aliĝilo ĉi tie«
(Legu ankaŭ: kio estas IJS? )

JER 2010, Tiszafüred (Hungario)

bildo de Saci

Nekredebla, sed jam preskaux unu semajno forpasis ekde tio, ke mi partoprenis la renkontigxon JER en la urbo Tiszafüred. Mi pensis iom skribacxeti pri la okazajxo kaj disvastigi miajn agrablajn spertojn koncerne gxin. :-) Do jen, se Vi interesigxas pri la afero...

Mi nur partatempe povis cxeesti (pro acxaj lernindajxoj, ktp.), do mi ne ekveturis jam vendrede posttagmeze, nur sabate matene. Tiszafüred trovigxas en la alia flanko de nia lando, do mia vojagxo (pertrajne) dauxris cx. 4 kaj duon horojn kaj mi dufoje ecx devis sxangxi trajnon. Fakte, mi ankoraux neniam veturis tiom foren sole, tiel mi iom timis, ke maltrafos la trajnon aux misan elektos, sed felicxe cxio estis en ordo kaj mi tute facile alvenis al mia celo. :-)

Alvenante mi tagmangxis kaj poste nia grupo ekis por partopreni arkopafadon aux pretigi ornemajxojn/juvelojn el ledo. Mi - memkompreneble - elektis la duan varianton, cxar mi sxategas manlaborojn. ;-) Mi gxuis la aferon kaj estis vere kontenta kun la rezulto. Post la finigxo de tiuj programoj ni partoprenis dancinstruadon - kio estas cxaim iom da sufero por mi, bedauxrinde, cxar mi tute ne havas talenton en tiaj aferoj. Mi tre volonte rigardas diversajn dancojn, sed ke ecx mem faru, tio sxajne estas suficxe malebla kaj min gxenas mia propra mallerteco... :-( Sed krom tio mi bonfartis.
Se mi bone memoras, post la dancado ni iris vespermangxi kaj finfine komencigxis ecx la vespera dancprezentado, kie ni povis gxui dancadon de kelkaj lokaj grupoj. Al mi pleje placxis la ventrodancado kaj la latinaj dancoj. :-) Tiun vesperon komencigxis ankaux la poker-konkuro kaj ni ecx surprizigxis: oni ensxovis grandegan IJS-torton dum la vespero kaj invitis cxiujn partoprenantojn al tiu cxi somera kunveno, kio okazos en Pécs, inter la 3-a kaj 9-a de auxgusto. Mi certe cxeestos! ;-) Kaj vi?

Nokte oni organizis Esperantan geokasxadon (aux pli precize sercxadon) kaj krom tio ni longe babilis kaj ecx ludis Kontakto!-n sur la koridoro de la studenthejmo (cxu estis tio, fakte?). Mi tre bone amuzigxis kaj multe ridis - nur la tempo mankis al mi sekvontmatene, cxar mi dormis entute 5 horojn, dank' al la longa parolado kaj la horlogxregulado... Ne cetere, la vekigo estis tre "agrabla": trumpetvocxo... ;-) Antauxtagmeze post la matenmangxo ni partoprenis koncertojn (lokaj grupoj, blovmuzikistoj kaj aliaj kun elektra citro). Fine okazis la jara cxefkunsido de HEJ, kio estis por mi tre interesa, cxar mi ankoraux neniam partoprenis tian (oficialan) aferon.

JER finigxis dimancxe post tagmezo per iom da tempo, sed mi tute ne emis hejmenveturi... Mi ekkonis dume novajn homojn, renkontis denove konatulojn kaj amikojn kaj ekhavis iom da sperto koncerne organizadon (dum la sabata vespera programo mi tradukis por la hungaroj kaj mi renkontis la organizantaron kaj ni babilis - mi vere estis kaj estas gxoja, ke povis iomete pli aktive partopreni en tiaj aferoj). :-)

Kaj fine, mi sxatus danki al cxiuj la organizadon de la kunveno, ilian afablecon kaj karecon al mi, la veturigon al la cxefurbo (tiel mi ne devis tiom multe trajnumi)... :-) Mi esperas, ke multajn konatulojn (kiujn mi dum JER renkontis), povos revidi dum IJS. Gxis la kaj dankon ankoraux foje! :-)
 

Saci/Sara

Ps.: Se mi havos iom da libera tempo, mi skribetos ecx hungare pri JER, sed nun mi ne havas eblecon pri tio, cxar ni baldaux forveturos por viziti miajn geavojn okaze de Pasko. Kaj se jam menciita: pacan kaj gxojan feston al Vi cxiuj! :-)

Ensaluto

Lastaj komentoj

Enketo

Kiuj havu rajton fari balotojn ? :-)
Nur la estraranoj povu fari balotojn
0%
Cxiuj registritaj anoj de la retejo povu fari balotojn
0%
Nur la administrantoj de ijs.hu povu fari balotojn
0%
Sumaj voĉdonoj: 0