Bonvenon al ijs.hu!

Venu al IJS 2010!
»informoj, aliĝilo ĉi tie«
(Legu ankaŭ: kio estas IJS? )

Nikolaofesto 2009

bildo de Ditta

 

Mi ege ĝoje partoprenis nian feston, ĉar mi ankaŭ atendis la kunvenon kun aliaj esperantistoj kaj – iomete infane :) – la Nikolaon. Nun mi pensas ke ĝi estis ege bona ebleco renkonti kun ĉiuj kiuj havis emon festi kune iomete kaj ekkoni aliajn homojn. :)
 
Unue ni ludis rondludon, tiel ni eklernis la nomojn de aliaj kaj poste eksciis kion ili faras kaj ŝatas fari. Poste ni plenigis teston pri Zamenhof kaj dume manĝadis la kukoj kiujn ni – mirinde preskaŭ ĉiuj – kunportis.
 
Kion mi pleje ŝatis estas ke ĉeestis kun ni du ĉarmaj knabinetoj (9-jara kaj 11-jara) el kiuj unu jam parolas Esperanton flue kaj ankaŭ la alia lernas ĝin. Ili iomete timeme staris antaŭ nia Nikolao sed jam ekkuraĝiĝis kiam ili ricevis la donacojn. :)
 
Ni kantis por la Nikolao kaj poste ankaŭ li gitarludis por ni – jam sen lia robo, kompreneble, sed la muziko kompensis nin. :)
 
Laŭ mi ĉi tiu renkontiĝo estis bonege kiel la aliaj antaŭaj kaj indis partopreni ĝin. Dankon al ĉiuj kiuj venis kaj mi esperas ke ĉiuj povos partopreni niajn aliajn festetojn, kunvenojn. :)

 

Ensaluto

Lastaj komentoj

Enketo

Kiuj havu rajton fari balotojn ? :-)
Nur la estraranoj povu fari balotojn
0%
Cxiuj registritaj anoj de la retejo povu fari balotojn
0%
Nur la administrantoj de ijs.hu povu fari balotojn
0%
Sumaj voĉdonoj: 0