IJS 2011, Búbánatvölgy

aligxilo La aliĝilo al IJS 2011 (de la 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto, en Búbánatvölgy) estas lanĉita, bonvolu klaki ĉi tien por atingi ĝin!

La aliĝilo estas plenskribinda per komputilo (ne per poŝtelefono aŭ iu ajn alia maŝino) kaj per la programo FireFox. (Malrekomendita estas fari tion per Internet Explorer)

Krom la kompletigo de la aliĝilo bonvolu skribi al ni retmesaĝon pri via aliĝo (supre elektu la opcion "skribu al ni!") - tio tial gravas, ĉar ni kelkfoje havas teknikajn problemojn per nia aliĝsistemo, kaj tiukaze ni ne ricevas informon pri la novaj aliĝintoj.

 

La aliĝilo eĉ kalkulas vian kotizon laŭ la enskribitaj datenoj (escepte se vi uzas Internet Explorer, do indas plenigi la aliĝilon ekzemple pere de Mozilla Firefox).

Se vi havas nur la programon Internet Explorer, vi povas elŝuti Mozilla Firefox en mutlaj lingvoj (ankaŭ en Esperanto) por pluraj operaciumoj: http://www.mozilla.com/en-US/firefox/all.html