Loko

Bazaj informoj:
Neninsulo (laŭvorte „Nenie-insulo Travivaĵparko”) troviĝas ĉ. 50 km-ojn for de Budapeŝto, ĉe limo de la nordhungaria vilaĝo Nőtincs*. (Pri alveturo rigardu langeton „Veturo”.) En la proksimo (10 minutoj da promenado) troveblas relative granda vendejo (Coop), malfermita tutsemajne. Samloke estas ankaŭ la bushaltejo, restoracio, kuracejo kaj apoteko.

Detaloj kaj karakterizo:
- grandega, naturplena teritorio: propra arbarparto + eta bestoĝardeno (ekz. 24 ĉevaloj; ŝafoj, papagoj, ktp.) + proksima lago
- fabelecaj kaj tradiciaj konstruaĵoj + modernaj cirkostancoj (ekz. vifio! ;-) )
- puraj kaj bone prizorgitaj ejoj
- apartaj (do ne al la „dormĉambroj” apartenantaj) duŝ- kaj necesejoj
- unikaj loĝebloj (vidu ĉe „Loĝado”)
- manĝeblo (surloke, en la parko) + bufedo
- multaj eksteraj kaj internaj ejoj por programoj
- arbara ludplaco – ne nur por infanoj! ;-)
- bakforno kaj fajrujoj…

  Jenajn bildojn pretigis Imre (Keményfi). Ili fariĝis fine de vintro – kaj tio gravas, ĉar do la loko somere evidente eĉ pli belos. ;-)

Ĉe retpaĝo de Neninsulo troveblas cetere ankaŭ filmetoj, kiuj bone reprezetas la etoso de la parko. Por rigardi, jen la ligilo: http://seszi.com/gal_videok.html. Ni ege proponas rigardi la lastan... (ankaŭ ni almenaŭ tiom bonfartos!) ;-)

 

* prononco: [nø:tintʃ] laŭ IFA (Internacio Fonetika Alfabeto) aŭ ĉ. „notinĉ”

Bildoj pri la loko