Pagebloj
Averto: pagebloj nur por eksterlandanoj! (Por vidi la eblecojn de hungaroj, ŝanĝu la lingvon al la hungara, klakante sur la flageton supre kaj maldekstre.)
Bonvolu skribi leteron al HEJ (eblojn vidu ĉe la langeto „Kontakto”) pri via pago (Kiom? Kiam? Kien?), ke ni certe informiĝu pri ĝi.
Por kroataj partoprenontoj
Vi povas antaŭpagi ĉe Tomi (Tomislav Divjak). Li kontakteblas rete ĉe jena retadreso: tomislav [punkto] divjak [ĉe] na [punkto] hr.
Por aliaj partoprenantoj (en ĉiuj aliaj landoj)
Vi povas ĝiri vian antaŭpagon al la konto IJSH-R ĉe UEA. Vi tovas pliajn informojn ĉi tie: http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html
Ne forgesu skribi ĉe rimarkoj de via ĝiro vian nomon kaj „IJSH-R, IJS 2012”.

