Veturo
Alvenebloj el Slovakio (Ĉehio, Germanio)
Vi povas veturi per trajno al Vác. La vetureblecon el Vác al Nőtincs vidu malsupre.
Se vi alvenas al Budapeŝto per aviadilo
La flughaveno Liszt Ferenc (Ferihegy) troviĝas 20 kilometrojn sud-okcidente de la centro de Budapeŝto. Por vojaĝi de tie al stacidomo Nyugati pályaudvar (de kie forveturas trajnoj al Vác) ekzistas du eblecoj:
· 1-a ebleco: Prenu buson 200E ĝis la finhaltejo Kőbánya-Kispest. De tie uzu la linion 3 (blua) de la metroo, kaj veturu ĝis la haltejo Nyugati pályaudvar.
· 2-a ebleco: Se vi alvenas al terminalo 1, vi povas veturi ankaŭ per trajno al la finhaltejo Nyugati pályaudvar. Ekde la 30a de majo 2012, terminalo 1 estas fermita.
Vi bezonas proksimume 1 horon por atingi la stacidomon.
Se vi alvenas al Budapeŝto per trajno
· Se vi alveturos trajne al la stacidomo Keleti pályaudvar, uzu la linion 2 (ruĝa) de la metroo. Veturu en direkto Déli-pályaudvar ĝis haltejo Deák Ferenc tér. Tie ŝangu al la linio 3 (blua) kaj veturu en direkto Újpest-Központ ĝis la haltejo Nyugati pályaudvar. La vojaĝo daŭras 25 minutojn.
· Se vi alveturos al la stacidomo Nyugati pályaudvar, vi estas en la ĝusta stacidomo.
· Esceptokaze vi alveturos trajne al la stacidomo Déli-pályaudvar. Uzu la linion 2 (ruĝa) de la metroo. Veturu ĝis haltejo Deák Ferenc tér. Tie ŝangu al la linio 3 (blua) kaj veturu en direkto Újpest-Központ ĝis la haltejo Nyugati pályaudvar. La vojaĝo daŭras 20 minutojn.
Se vi alvenas al Budapeŝto per buso
Se vi alveturos buse al la busa stacidomo Népliget, uzu de tie la linion 3 (blua) de la metroo. Veturu en direkto Újpest-Központ ĝis la haltejo Nyugati pályaudvar. La vojaĝo daŭras 20 minutojn.
Veturbiletoj en Budapeŝto
Por la vojago ĝis Nyugati pályaudvar vi bezonas aĉeti veturbileton de la budapeŝta trafikfirmao (BKV). En la flughaveno tio eblas en vendmaŝino, aŭ en la poŝtoficejo. Alternative, vi povas aĉeti ilin ankaŭ en la buso, sed tio estas pli multekosta (400 HUF). Aliloke en Budapeŝto ankaŭ tabakvendejoj vendas biletojn.
Baza bileto ("vonaljegy") kostas 320 HUF (hungarajn forintojn) kaj valoras 60 minutojn en la metroosistemo ekde la momento kiam vi ĝin ŝtampis (tion vi faras en ŝtampmaŝino kiam vi eniras haltejon de la metroo). Jam ŝtampitan bileton oni dum ŝanĝo de unu metroo al alia ne plu ŝtampas denove! Sed en aliaj veturiloj tiu bileto validas nur por 1 veturo sen ŝanĝoj. Se vi venas de la flughaveno pli bonas la ŝanĝa bileto (átszállójegy) kiu kostas 490 HUF kaj validas por 2 veturoj, aŭ por 90 minutoj en la metroosistemo.
Vi trovas mapon pri la ĉefaj transportlinioj de Budapeŝto ĉe http://www.bkv.hu/ftp/terkepek/vasut_bp.pdf
Vojaĝo de Budapeŝto (Nyugati pályaudvar) al Nőtincs
1. El la stacidomo Nyugati veturu per trajno ĝis Vác. Pri la horaro kaj biletprezoj vidu: http://elvira.mav-start.hu
2. El la trajnstacidomo de Vác, iru rekten 150 metrojn, turnu dekstren, iru 100 metrojn, kaj vi vidos la busstacidomon en la maldekstra flanko.
3. El la busstacidomo de Vác, veturu per buslinio 330 (aŭ 329) al Nőtincs, Templom tér. La vojaĝo kostas 370 forintojn. Vi bezonas aĉeti vian bileton antaŭ la enbusiĝo. Tio eblas en vendmaŝino (tajpu la kodon: 634), aŭ en kaso de Volánbusz (malfermita ĝis 17:30). La busoj foriras el haltejo numero 6 (ekscepte je la 14:45, kiam ĝi foriras el haltejo numero 7). La busoj ekas (labortage) je la 5:30, 6:20, 7:30, 9:20, 10:25, 13:10, 14:20, 14:45, 16:00, 16:30, 17:35, 18:25, 20:00 kaj 22:40. La veturado daûras 32 minutojn. La buso haltas multfoje en Vác, Szendehely kaj en Nőtincs. En Nőtincs, elbusiĝu ĉe la kvara haltejo (nomita Templom tér). Vi povas identigi ĝin pri la gastejo ’Szent Flórián’ en la maldekstra flanko.
Buskonektojn en Hungario eblas serĉi per la reta serĉilo ĉe http://ujmenetrend.cdata.hu/uj_menetrend/volan
Alveno el la bushaltejo al la IJSejo
1. Turnu maldekstren!
2. Iru rekten 750 metrojn (sur la strateto ’Diófa’)!
3. Vi trovos la IJSejon en la dekstra flanko.
Se vi veturas per aŭto
Uzu la hejmpaĝon http://maps.google.com kiu indikos al vi la plej taŭgan itineron. Por la celo indiku: 47.8871,19.1355

