Respondi al komento
Internacia Junulara Semajno 2011
Venu ankaŭ vi al la 22a Internacia Junulara Semajno al Búbánatvölgy inter la 16a kaj 22a de aŭgusto, 2011!
La Internacia Junulara Semajno, mallongigite IJS, hungare Nemzetközi Ifjúsági Eszperantó Fesztivál estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), kaj unu el la internaciaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo.
Kutime ĝi okazas en julio aŭ komence de aŭgusto, ĝi daŭras dum unu semajno kaj havas 100-150 partoprenantojn; la renkontiĝo okazas en malsama urbo de Hungario ĉiujare. Ĝenerale la duono de la partoprenantaro konsistas el eksterlandanoj, kiuj alvenas el 10-20 Eŭropaj landoj kaj el kelkaj landoj ekster Eŭropo. La unua IJS okazis en 1987 por festi la centjaran jubileon de la unua eldonita Esperanto-lernolibro. En tiu jaro la meza litero de la mallongigo IJS indikis Jubilea.
La renkontiĝo donas eblon al la partoprenantoj uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, kaj per ĝi ekkoni unu la alian kaj Hungarion, pli specife la gastigan urbon kaj regionon.
La programo de la renkontiĝo diferencigas IJS-n de la aliaj junularaj renkontiĝoj. Ĝi konsistas el kelkaj programoj kutime okazantaj dum E-renkontiĝoj: diversaj prelegoj, lingvaj kursoj, plaĝumado, ekskursoj, gufujo ktp, sed ni havas aliajn mojosajn, tre bonajn programerojn. Ekz-e: akvobatalo, kazino, aŭkcio, homlupa ekskurso en arbaro, konkursoj ktp. Kelkajn programerojn la partoprenantoj proponas kaj plenumas. Aliĝu kaj proponu ankaŭ vi!
Nun ni elkore invitas vin kaj ĉiujn viajn amikojn al Búbánatvölgy (Valo de malĝojego) por pliĝojigi tiun ĉi lokon inter la 16a kaj 22a de aŭgusto eĉ sen Esperanto-scio! Ja eklerni ankaŭ tie eblas!

