Raporto pri IJS

Saluton karaj partoprenintoj kaj nepartoprenintoj!:)

IJS tre sukcese okazis en la Valo de la Malĝojego, kiu ja ŝajnis ege gaja kaj mojosa loko :) Jen ni elektis por vi kelkajn fotojn pri la aranĝo, por rememorigi, aŭ por konvinki vin, ke sekvontfoje ja venu. Por vidi la fotojn klaku ĉi tien!

Ĉi sube vi povas legi la raporton de tutnova partoprenanto TÓTH Teodóra, pri la aranĝo.

*

Ĉiuj verkoj pri la unua Esperanta renkontiĝo de la aŭtoro ĝenerale komenciĝas per tio, ke "Mi estis iomete nevoza" aŭ "Mi tre maltrankvilis". Poste kompreneble evidentiĝas, ke mankis la kialo de la komenca malbonfarto, ĉar ĉiuj estis karaj. Do oni kutime tre bone amuziĝas kaj multajn novajn amikojn ekkonas dum la aranĝo.
Komence mi pensis, ke mi ĉiukaze kreos pli unikan raporton, sed mi malkovris, ke ne gravas kiom mi klopodas, ankaŭ mia rakonto komenciĝos per tio ke "Mi estis iomete nervoza" – fakte konsiderante mian kompatindan Esperanto-scion, tio tute ne estas senkiala. Post la komenca nervozeco mi kompreneble pli kaj pli bone fartis; ĉiuj estis karaj, mi ekkonis multajn interesajn homojn kaj la programo estis vere bonega. La amuzaj ludoj, ekskursoj, koruso, aŭkcio, la hungara kaj la internacia vesperoj, la kuirado de gulaŝsupo kaj la kursoj ĉiuj estas neforgeseblaj memoroj.

IJS konvinkis min, ke indas daŭrigi la lernadon de la lingvo, kaj malgraŭ la nomo, la Valo de Malĝojego estas tamen gaja loko.

 

(originale en la hungara, tradukita de Bálint)