Raporto pri IJS

Saluton karaj partoprenintoj kaj nepartoprenintoj!:)

IJS tre sukcese okazis en la Valo de la Malĝojego, kiu ja ŝajnis ege gaja kaj mojosa loko :) Jen ni elektis por vi kelkajn fotojn pri la aranĝo, por rememorigi, aŭ por konvinki vin, ke sekvontfoje ja venu. Por vidi la fotojn klaku ĉi tien!

Ĉi sube vi povas legi la raporton de tutnova partoprenanto TÓTH Teodóra, pri la aranĝo.

*

Ĉiuj verkoj pri la unua Esperanta renkontiĝo de la aŭtoro ĝenerale komenciĝas per tio, ke "Mi estis iomete nevoza" aŭ "Mi tre maltrankvilis". Poste kompreneble evidentiĝas, ke mankis la kialo de la komenca malbonfarto, ĉar ĉiuj estis karaj. Do oni kutime tre bone amuziĝas kaj multajn novajn amikojn ekkonas dum la aranĝo.
Komence mi pensis, ke mi ĉiukaze kreos pli unikan raporton, sed mi malkovris, ke ne gravas kiom mi klopodas, ankaŭ mia rakonto komenciĝos per tio ke "Mi estis iomete nervoza" – fakte konsiderante mian kompatindan Esperanto-scion, tio tute ne estas senkiala. Post la komenca nervozeco mi kompreneble pli kaj pli bone fartis; ĉiuj estis karaj, mi ekkonis multajn interesajn homojn kaj la programo estis vere bonega. La amuzaj ludoj, ekskursoj, koruso, aŭkcio, la hungara kaj la internacia vesperoj, la kuirado de gulaŝsupo kaj la kursoj ĉiuj estas neforgeseblaj memoroj.

IJS konvinkis min, ke indas daŭrigi la lernadon de la lingvo, kaj malgraŭ la nomo, la Valo de Malĝojego estas tamen gaja loko.

 

(originale en la hungara, tradukita de Bálint)

Post 20 jaroj samloke!

 

Antaŭ dudek jaroj la Internacia Junulara Semajno okazis en la sama loko kie ĝi nun okazos, en urbo Valo de malĝojego (Búbánatvölgy). Ĉu vi partoprenis ĝin ankaŭ antaŭ 20 jaroj? Venu kaj nostalgiu kun viaj tiamaj samrenkontiĝanoj! Ankoraŭ eblas aliĝi en ĉi tiu retpaĝo en www.ijs.hu/eo.

Venu ankaŭ se vi ne partoprenis la tiaman renkontiĝon kaj venu ekkoni tiun ĉi lokon por ke post dudek jaroj eble ankaŭ vi povu ĉi tie nostalgii.

Akvobatalo

La kutiman akvobatalon ĉi-foje ni batalos ne konraŭ la fajrobrigadistoj sed - eksterordinare - konraŭ la loĝantaro de la urbo Pécs.

Espereble la afiŝoj kaptos la atenton de multaj, kaj ankaŭ ĉi-jare oni ekhavos neforgeseblan memoraĵon. :-)

 
 
Jen la afiŝo kiun ni afiŝis en Pécs. La tekstoj estas en la hungara, la tradukojn vi povas legi ĉi-supre. 

La preskaŭ infekte entusiasmaj kaj ĝojaj esperantistaj junuloj – kiuj trajniĝis konraŭ la fajrobrigado kaj hontigis eĉ la ŝarkojn –, elvokas ĉiujn interesiĝäntojn por mojosa akvobatalo.

Kie?

En Pécs, sur la placo 'Szent István' (Sakta Ŝtefano)

Kiam?

La 8-an de aŭgusto (sabate), ekde la 15a horo.

Ni estos tie. Ankaŭ vi ne ellasos la eblecon, ĉu?

Vi ne povos resti sekva!

vízipisztoly-csata plakátja

 

 

Ĉu latina aŭ hungara?

Kia danc-kurso okazu dum IJS 2011?

Ĉu vi volus ekboligi vian sangon kaj partopreni latinan danc-kurson dum IJS 2011,

vi preferus danci je verŝajne lacigega sed amuzega hungara popolkanto kaj ekkoni ĝiajn sekretojn, ekscii ion pri la kulturo de Hungario el ĉi tiu flanko?

Rigardu la supran maldekstran parton de la retpaĝo esperanto-junularo.hu kaj kunorganizu ankaŭ vi IJS-n per unu alklako!

Abonrilatu enhavo